Alison Lapper

From Wikipedia, the free encyclopedia

Alison Lapper
Remove ads

Alison Lapper (naskiĝis la 7-an de aprilo 1965 en Burton-on-Trent, Britio) estas brita artisto, kiu naskiĝis sen brakoj kaj kun stumpaj kruroj. Ŝi pentras per la buŝo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

En aĝo de 19, Lapper forlasis handikapulan instituton kaj translokiĝis al Londono, kie ŝi akiris aŭtostiran permesilon kaj apartementon. Lapper studis en la Universitato de Brajtono kaj diplomiĝis kun unuaklasa honora grado en Fine Art en 1994.

Post kiam ŝi naskis sian tutsanan filon Parys, ŝi kreis prezenton el siaj fotoj pri si mem. Ŝi do pozis por Marc Quinn por la polemika skulptaĵo „La Graveda Alison Lapper" (Alison Lapper Pregnant). La skulptaĵo ornamas la kvaran malplenan kolonon en la Londona Trafalgar Square.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads