Aliteracio laŭ PIV estas sonfiguro, konsistanta en la efekta ripeto de unu sama, voĉa aŭ senvoĉa konsonanto ĉefe en la komenco de la akcenta silabo de kelkaj vortoj, en unu verso aŭ frazo. Ekzemploj estas "Luktu firme, forte, fajre!" aŭ "vibras vok' en vaga vento". La aliteracio estis esenca parto de la praĝermanaj versoj.
En pli vasta senco ankaŭ la komenciĝo de sinsekvaj silaboj ene de unu vorto konsidereblas aliteracio - ekzemple en la vorto "zigzago". Simile oni povas konsideri, eĉ se ne temas pri la silaba komenco, ekzemple "pelmelo".
Komparu kun asonanco.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.