Kalveco

senhareco de supro de kapo From Wikipedia, the free encyclopedia

Kalveco
Remove ads

Kalveco, senharecomedicine alopecio[1], estas perdo de haroj sur la kranio, do la supra parto de la kapo, postlasante senharan haŭton. La aĝorilata kalveco, aperanta precipe ĉe viroj kaj malofte ĉe virinoj dum la menopaŭzo, ofte estas konsiderata negative en la okcidenta civilizo kiel signo de maljuniĝo.

Thumb
la usona aktoro Bruce Willis kalva

La vira senhariĝo kiel heredita kalveco (androgena harperdo, latine Alopecia androgenetica) komencas kutime ĉe la tempioj. Ĉe la malsano Alopecia areata estiĝas malgrandaj senharaj makuloj, ĝi estas nekompleta, t.n. makula kalveco. Kelkaj medikamentoj, joniga radiado kaj diversaj malsanoj ankaŭ povas estigi kalvecon.

La libervola senharigo de la kapo estas konscia ekkonilo, ekzemple ĉe razkapuloj, en apartaj samseksemaj grupoj, religiaj grupoj, ekz. budhismaj aŭ kristanaj monaĥoj. Depost kelkaj jaroj moderniĝis ke viroj senharigi la tutan kapon por deturni la atenton pri komenca aŭ parta kalveco.

Personoj kiuj volas kaŝi kalvan kapon povas uzi perukon aŭ "tupeon".[2] Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj ekzistas la medicina eblo de har-transplantado.

Produktantoj de specialaj ŝampuoj aŭ har-fluidaĵoj promesas eblan prokrastadon de heredita kalvaĵo.

Remove ads

Figure

Figure la adjektivo "kalva" estas uzata por esprimi ion senvegetaĵan, ekz. kalva monto. Vidu artikolojn senarbarigorearbarigo.

Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads