Supermara alteco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Supermara alteco (mallongigo: s.m., super maro aŭ super marnivelo) estas la vertikala distanco (alteca diferenco) inter certa loko sur la Tero kaj la marnivelo, tio estas, la surfaco de iu maro (kutime la plej proksima).

Oni indikas ĝin en metroj super maro (msm), aŭ eventuale en futoj super maro laŭ la anglousona mezursistemo.
Nuntempe ĝenerale uzata Tutmonda loktrova sistemo (GPS) por destinado de situo sur la Tero uzas kiel baza nivelo surfacon de matematike kalkulita geoido WGS 84 (World Geodetic Systems), kiu povas diferenciĝi de la meza marnivelo.
Supermara alteco de lokoj sub la marnivelo (malaltaĵoj, profundaĵoj) estas indikata per negativa valoro.
- La plej alta situanta loko sur la Tero estas la pinto de la monto Mount Everest (8848 msm).
- La malplej alta situanta loko sur la Tero estas surfaco de Morta Maro (−418 msm).
- La malplej alta situanta loko en maro estas Mariana fosego (−11020 msm).
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads