Altusried

komunumo en Bavario, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Altusried
Remove ads

Altusried estas komunumo en suda Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Oberallgäu (Supra Algovio) en la distriktaro Ŝvabio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 10289 loĝantojn. Loko kaj regiono estas tre idiliaj kaj ŝatataj de turistoj. Menciindas la teatro en Altusried, kie kelkfoje en somero kvazaŭ la tuta loĝantaro prezentas profesiecan teatraĵon pri libereco kaj liberiĝo, ekzemple "Vilhelm Tell" aŭ "Johana de Orléans".

Rapidaj faktoj neurba komunumo de Germanio, Administrado ...
Remove ads

Rilatoj al Esperanto

En 1891 en la komunumo naskiĝis la Esperanto-pioniro kaj advokato Otto Eberler. Li estis komponisto de moderna dancmuziko kaj propagandisto de Esperanto en Germanio kaj eksterlando. En aŭgusto 1983 en Altusried okazis la 3-a Franc-germana junulara seminario de GEJ kaj JEFO.

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads