Amaryllis

From Wikipedia, the free encyclopedia

Amaryllis
Remove ads

Amarilidolatine Amaryllis estas plantgenro el la familio de la Amarilidacoj (Amaryllidaceae). La nur du specioj estas disvastigitaj en la regionoj kun vintra pluvo de la suda Afriko. En la hortikulturejoj ofertataj je adventa kaj kristnaska tempo temas pri la genro hipeastro laŭ la hodiaŭa sistematiko.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionAmarilido, Amaryllis, Biologia klasado ...
Remove ads

Priskribo

Thumb
ilustraĵo de Amaryllis belladonna

Habito kaj folioj

Amaryllis estas multjara herba planto. Tiuj geofitoj formas bulbon kiel rezervorgano. La planto ne havas foliojn dum la seka sezono. Post la florado ĝi ricevas novajn foliojn. La bazaj, alternantaj kaj duliniaj kvin ĝis 11 folioj estas simple mallarĝaj ĝis larĝaj. Ili havas paralelajn vejnojn kaj glatrandaj.

Floraro kaj floroj

La vertikale staranta forta kaj senfolia tigo de la floraro estas kava kiel ĉe Hippeastrum. En umbela floraro staras du ĝis 12 florojn, kiu estas ĉirkaŭitaj de du brakteoloj. La floroj estas duseksaj, ofte zigomorfaj kaj trinombraj. En du cirkloj staras la tri liberaj petaloj, kiuj estas preskaŭ samformaj.Ekzistas du cirkloj kun po tri samformaj, fekundaj filamentoj. La filamentoj povas kuniĝas ĉe la bazo. Tri karpeloj estas hipogeaj kaj kunkreskintaj al trikamera ovario. En ĉiu ovaria kamero estas kvar ĝis ok ovoloj. La pistilo havas je la pinto triloban stigmon.

Fruktoj kaj semoj

La planto havas kapsulfrukton. La karneca semo havas diametron de ĉ. 15 mm.

Kromosomoj

La kromosoma baza nombro estas x = 11.

Remove ads

Sistematiko kaj disvastigo

Origine la genro Amaryllis havis pli da specioj ol hodiaŭ. Komence de la 20a jarcento oni dividas tiun genron kaj oni rezervis la nomon Amaryllis por la plantoj de la suda Afriko. La genra nomo Amaryllis (greke Ἀμαρυλλίς) venas de ŝafistino el la Bukoliko de Virgilio.

En la genro Amaryllis ekzistas hodiaŭ du specioj. Ambaŭ specioj hejmiĝas en regionoj kun vintra pluvo de Sudafriko:

Remove ads

Bildoj

Amaryllis belladonna:

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads