Amazon.com

Usona firmao From Wikipedia, the free encyclopedia

Amazon.com
Remove ads

Amazon.com, Inc., ofte simple nomata Amazon (ˈæməzɒn ˈæməzən), estas usona firmao, ĉefe aktiva en elektronika komercado kaj nuba komputado, kun ĉefsidejo en Seatlo, Vaŝingtonio. Ĝi estas la plej granda interrete-bazita podetala vendanto en Usono.[1] Amazon.com komenciĝis kiel reta librovendejo, kaj poste iom post iom aldonis al sia stoko DVDojn, Bluradiajn diskojn, KDojn, elsendfluojn kaj alŝutojn videajn kaj MP3ajn, sonlibrojn, softvaron, videoludojn, elektronikajn aparatojn, vestaĵojn, meblojn, manĝaĵojn, ludilojn kaj juvelojn. La firmao produktas kaj vendas ankaŭ proprajn elektronikajn aparatojn, inter kiuj rimarkindas elektronikaj librolegiloj Amazon Kindle, tabulkomputiloj Fire, la elsendflua ricevilo Fire TV kaj la ne plu vendata 3D-kapabla telefono Fire Phone. Amazon estas la plej granda provizanto de nubkomputadaj servoj (IaaS) en la mondo.[2] Amazon vendas ankaŭ iujn malmultekostajn produktojn (ekzemple, kablojn USB) sub la propra marko AmazonBasics.

Rapidaj faktoj Lando, Premioj • BigBrotherAwards vd ...
Thumb
La unua turo en la ĉefsideja tereno de Amazon, en Seattle, finkonstruita en 2015

Amazon havas apartajn retvendejojn por Usono, Britio kaj Irlando, Francio, Kanado, Germanio, Italio, Hispanio, Nederlando, Aŭstralio, Brazilo, Japanio, Ĉinio, Barato, Svedio, Pollando kaj Meksiko kaj ekspedas internacie al iuj aliaj landoj iujn el siaj vendaĵoj.[3]

En 2015, Amazon preterpasis Walmart-on kiel la plej valoran podetalan vendanton en Usono laŭ la valoro de merkate aĉetitaj akcioj.[4]

Remove ads

Vidu ankaŭ

Fontoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads