Kunuloj de Emaus

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kunuloj de Emaus
Remove ads

"Kunuloj de Emaus" (france Compagnons d'Emmaüs, havas tiun nomon reference al Emaus, vilaĝo de Palestino, pri kiu legeblas en la Evangelio laŭ Luko 24-13. Ĝi estas laika karitata organizaĵo kiu celas helpi malriĉulojn, rifuĝintojn kaj senhejmulojn, france nomatajn "SDF" (sans domicile fixe = sen fiksa loĝejo).

Rapidaj faktoj organizaĵo, Komenco ...
Remove ads

Historio

Thumb
Abbé Pierre, fondinto de la movado de Emmaus.

La unua kunulo de Emaus nomiĝis George. Li estis najbaro de Abbé Pierre, ekspunlaboristo, kiu provis sinmortigi, kiam la abato proponis al li: "venu helpi al mi, helpi aliulojn". Post li venos multaj aliaj homoj, eksmalliberuloj, alkoholdependintoj, ekssoldatoj. Tiel Abbé Pierre fundis la unuan Emaus-komunumon.

Ekde la morto de Abbé Pierre , Emmaüs International estis ĝia sola legatinto. Tiel, la asocio Emmaus International laŭleĝe vivtenas la memoron pri Abbé Pierre kaj ricevis la aŭtorrajtojn de la verkoj de Abbé Pierre kaj povas ricevi testamontojn kaj legaciojn[1].

Remove ads

Emmaüs International

Emmaüs Internacia (angle Emmaüs International) kreita en la jaro 1963[2] federas siajn membrojn ĉirkaŭ konkretaj atingoj kaj politikaj agoj. Hodiaŭ, la Emmaus-Movado laboras kolektive sur ses prioritataj programoj[3]: Rajto je akvo, sano, etika financado, edukado kaj rajtoj de migrantoj[4].

Rajtoj de migrantoj

Pluraj agadoj estis efektivigitaj de Emmaus International por la rajtoj de migrantoj:

  • 2005 - 2007 : kampanjo "Migranto, ne sklavo!" por la subskribo de la UN-Konvencio pri Rajtoj de Migrantaj Laboristoj kaj iliaj familianoj.
  • 2008 : partopreno en la Eŭro-Afrika kampanjo "Pontoj, ne muroj" por la libera moviĝorajto de migrantoj kaj kontraŭ la Direktivo pri la deviga reveno de kontraŭleĝaj migrantoj kiun la Eŭropa Parlamento adoptis je la 18an de junio 2008.
  • 2009 : publikigo de la libro "Visa pour le monde" (vizoj por la mondo) : kolekto de atestoj de migrantoj kaj respondeculoj de la movado Emmaüs pri ĉi tiu temo.
  • 2013 : kreo de la Organizaĵo por Universala Civitaneco (OCU)[5] kune kun la Movado Utopia kaj Francio Liberecoj - Fondaĵo de Danielle Mitterrand[6]

Movado Utopia

La nomo de ĉi tiu movado referencas al la libro de Thomas More, Utopia, sed ĝiaj ĉefaj inspiroj venas de la pensoj de sociologo Dominique Méda kaj filozofo André Gorz.

"Utopio ne signifas la ne-realigeblan, sed la ne-realigitan. La hieraŭa utopio povas fariĝi realaĵo" - Théodore Monod

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads