Amina bint Ŭahb

patrino de Muhamado From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Amina bint Ŭahb, Amina bint Wahb, Amina bint VahbAmina bint Vahab, (arabe آمِنَة بِنْت وَهْب, ʾĀmina bint Ŭahb, mortis en 577), estis nobelino de la klano Banu Zuhrah, kaj la patrino de la islama profeto Mohamedo.[1]

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Ŝia klano Banu Zuhrah apartenis al la tribo Kurajŝoj kiu postulis esti posteula el Abrahamo tra lia filo Iŝmael. Ŝia praulo Zuhrah estis la plej aĝa frato de Kusaj ibn Kilab, kiu estis siavice praulo de Abdullah ibn Abd al-Muttalib. Kusaj estis la unua Kurajŝa zorganto de la Kaabo. Abd al-Muttalib proponis la geedzecon al Amina de Abdullah, sia plej juna filo. Abdullah pasigis multon de la gravedo de Aminah for el hejmo kiel parto de komerca karavano, kaj mortis pro malsano antaŭ la nasko de sia filo.[2][3]

Tri monatojn poste, en 570, naskiĝis Mohamedo, kiu bebo estis sendita al dezerto, kie zorgis lin beduenino Halimah bint Abi Dhuajb de la tribo Banu Sa'ad, branĉo de Haŭāzin.[4] Estante ses-jaraĝa Mohamedo revenis al sia patrino, kiu baldaŭ poste, en 577 aŭ 578, mortis.[5] La juna Muhammad estis portita dekomence al sia patroflanka avo Abd al-Muttalib en 577 kaj poste al sia patroflanka onklo Abu Talib ibn Abd al-Muttalib.[2]

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads