Komunumaro Eiderstedt

From Wikipedia, the free encyclopedia

Komunumaro Eiderstedt
Remove ads

La komunumaro Eiderstedt [prononco "Ajdaŝtet"] - germane Amt Eiderstedt - estas administra ligo de pluraj komunumoj en norda Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Administra centro estas la urbo Garding. Fine de decembro 2022 la komunumaro havis (11490 loĝantojn. Ĝis la fino de la jaro 2007 la komunumaro konsistis el 15 unuopaj komunumoj - la 1-an de januaro 2008 kiel 16-a komunumo aliĝis la antaŭe memstara komunumo Sankt Peter-Ording. La teritorio de la komunumaro kovras la plejparton de la duoninsulo kaj historia pejzaĝo Eiderstedt borde de la Norda Maro.

Rapidaj faktoj Amt, Administrado ...
Remove ads

Membraj komunumoj

(inter krampoj la nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022)

  1. Kirchspiel Garding (320)
  2. Garding, urbo (2823)
  3. Grothusenkoog (24)
  4. Katharinenheerd (166)
  5. Kotzenbüll (189)
  6. Norderfriedrichskoog (46)
  7. Oldenswort (1341)
  8. Osterhever (215)
  9. Poppenbüll (233)
  10. Sankt Peter-Ording (3934)
  11. Tating (954)
  12. Tetenbüll (639)
  13. Tümlauer-Koog (106)
  14. Vollerwiek (218)
  15. Welt (190)
  16. Westerhever (92)

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads