Anseroformaj birdoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Anseroformaj birdoj
Remove ads

La ordo Anseroformaj (Anseriformes) enhavas ĉirkaŭ 150 speciojn de birdoj en tri familioj: la kriuloj (alinome Anhimedoj), Anseranasedoj (la piga ansero) kaj la Anasedoj (la plej multaj) kiu enhavas 140 speciojn de akvaj birdoj, inter ili anasoj, anseroj kaj cignoj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Ĉiu specio de tiu ĉi ordo estas akvobirdo, do estas adaptita je vivo sur la akvosurfaco. Pro tio ili havas membranajn piedojn (kvankam kelkaj vivas ĉefe surgrunde).

Remove ads

Evoluo

Oni diras, ke Anseroformaj devenas de kiam du grupoj de filtrantaj birdoj disiĝis el Ĥaradrioformaj (pluvioj, mevoj kaj aliaj) disvolvigante malsimilajn metodojn filtri manĝaĵetojn el akvo. Fenikopteroj disvolvigis specialan filtran strukturon en la suba parto de iliaj bekoj. La praanseroformaj disvolvigis la bekan strukturon kiun ankoraŭ ili havas. En specifa interna beka formo adaptita lango funkcias kiel pumpilo, kiu enmetas akvon en la bekan pinton kaj elverŝas ĝin ambaŭflanke kaj malantaŭe; maldikega filtriletaro deprenas la etajn manĝajerojn kiuj estas absorbitaj kaj englutitaj.

Ĉiuj anseroformaj posedas tiun bazan strukturon, sed multaj el ili disvolvigis malsimilajn manĝantajn metodojn: anseroj elplukas plantojn, segilbekaj anasoj fiŝkaptas, eĉ kriuloj, kiuj havas bekojn ŝajne kiel tiuj de anasoj, ankoraŭ havas prafiltrilojn.

Remove ads

Taksonomio

La Anseroformaj kaj Kokoformaj (fazanoj, ktp.) estas prabirdoj inter Neognatoj, do ili venas post strutoj kaj tinamoj en plej multaj klasifikaj sistemoj.

  • ORDO ANSEROFORMAJ
    • Familio Anhimedoj
      • Anhima, 1 specio
      • Chauna, 2 specioj
    • Familio Anseranasedoj
    • Familio Anasedoj
      • Subfamilio Dendrocygninae: 10 specioj de fajfaj anasoj.
      • Subfamilio Thalassorninae: 1 specio, blankadorsa anaso.
      • Subfamilio Anserinae: 23 specioj de cignoj kaj anseroj.
      • Subfamilio Stictonettinae: 1 specio, lentuga anaso.
      • Subfamilio Plectropterinae: 1 specio, spronflugila ansero.
      • Subfamilio Tadorninae: 23 specioj de tadornoj.
      • Subfamilio Anatinae: ĉirkaŭ 71 specioj de plonĝanasoj.
      • Subfamilio Merginae: 20 specioj de maranasoj.
      • Subfamilio Oxyurinae: 8 specioj de rigidvostaj anasoj kaj aliaj.
Remove ads

Bildaro

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads