Quercus ilex
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ilekskverko,[1] (Quercus ilex), nomata ankaŭ anzino[2] aŭ ĉiamverda kverko[3], estas speco de kverko.
Ĝi abundas en la sudo de Portugalio kaj Hispanio (ekzemple en la regionoj Ekstremaduro kaj Andaluzio), en centra kaj suda Italio, en suda Francio, en Grekio kaj en norda Alĝerio. Ĉefe per ilekskverkaj glanoj nutriĝas t.n. iberaj porkoj, kies ŝinko estas unu el la plej aprezataj. Tiaj porkoj vivas kaj kuras libere sur vastegaj ilekskverkejoj. Ankaŭ gruoj ŝategas tiujn glanojn kaj sin nutras per ili (plus diversaj bulboj semoj, ktp) dum ili travintras en Ekstremaduro.
Remove ads
Piednotoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads