Kantono Apencelo Ekstera

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kantono Apencelo Ekstera
Remove ads

La kantono Apencelo Ekstera estas membroŝtato de la Svisa Konfederacio. Ĝi situas en la nordoriento de Svislando.

Rapidaj faktoj

En la oficialaj lingvoj de Svislando ĝi havas la sekvajn nomojn:

La regiono estas germanlingva.

Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 55 234 loĝantoj sur areo de 242,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 227 loĝantoj/km².

La nomo Appenzell (latine abbatis cella) signifas "posedaĵo abata". Tio aludas al la abatejo St. Gallen, kiu dum la mezepoko havis grandan influon sur la regionon. Dum 1411 la kantono Apencelo kontrakte ligiĝis al la Svisa Konfederacio kaj dum 1513 iĝis plenmembro. La konfliktoj inter katolikoj kaj protestantoj post la Reformacio gvidis al dispartiĝo de la kantono dum 1597: la katolika parto eknomiĝis Apencelo Interna, kaj la protestanta parto Apencelo Ekstera. Ĝis 1997 Apencelo Ekstera estis administrita per la landkomunumo, kiu kunvenis alterne en Herisau, Hundwil kaj Trogen AR.

La plej alta punkto de la kantono troviĝas sur la monto Säntis je 2502 metroj super la marnivelo je la trilimpunkto kun la kantonoj Sankt-Galo kaj Apencelo Interna.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads