Apollo 12
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Apollo 12 estis la sesa homa kosmoflugo kadre de la Apollo-Programo de Usono kaj la dua surfaciĝo sur la Luno. Ĝia tri-persona ŝipanaro konsistis el Komandanto Charles "Pete" Conrad Jr., Komando-Modula Piloto Richard F. Gordon Jr. kaj Lun-Modula Piloto Alan L. Bean.
Malsame al la unua surfaciĝo sur la Luno en la misio Apollo 11, Conrad kaj Bean atingis precizan alvenon ĉe la antaŭvidata loko, la ejo de la senpilota sondilo Surveyor 3, kiu alvenis tien la 20-an de aprilo 1967. Ili portis la unuan kolortelevidan kameraon al la luna surfaco, sed la filma materialo estis perdita post kiam Bean hazarde detruis la kameraon turnante ĝin al la Suno dum unu el du lunopromenoj. Krome la du lunopromenantoj vizitis la sondilon Surveyor 3 kaj forigis kelkajn partojn por revenigo al la Tero. La misio finiĝis la 24-an de novembro per sukcesa plonĝo de la alteriga kapsulo en la Pacifikan Oceanon.
Remove ads
Bildaro
- Alan L. Bean paŝas sur la Lunon
- La insignio de Apollo 1
Eksteraj ligiloj
- The Apollo 12 Flight Journal - Kompleta priskribo (anglalingva) de la flugo de Apollo 12 Arkivigite je 2013-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads