Apollo 9

From Wikipedia, the free encyclopedia

Apollo 9
Remove ads

Apollo 9 estis kosma flugo kadre de la Apollo-Programo de Usono kaj la unua flugo de la Komando-Serva Modulo (CSM) kun la Luna Modulo (LM). Ĝia tri-persona ŝipanaro, konsistanta el Komandanto James McDivitt, Komando-Modula Piloto David Scott kaj Lun-Modula Piloto Rusty Schweickart, testis plurajn aspektojn maltrankviligajn rilate al surfaciĝo sur la Luno, inkluzive de la motoroj de la Luna Modulo, tornistraj vivsubtenaj sistemoj, sistemoj de navigacio, kaj manovroj interligi diversajn kosmoŝipajn partojn. La misio estis la dua lanĉo de homekipita kosmoŝipo de raketo Saturn V. Post ekflugo la 3-an de marto 1969, la ŝipanoj pasigis dek tagojn en malalta tera orbito. Ili realigis la unua homekipitan flugon de la Luna Modulo, la unuan ligiĝon kaj eltiron de Luna Modulo, du spacajn promenadojn (EVA) kaj la dua ligiĝon de du homekipitaj kosmoŝipoj - du monatojn post kiam la sovetuniaj kosmonaŭtoj realigis kosmopromenan transiron de ŝipanaro inter Sojuz 4 kaj Sojuz 5. La misio pruvis la taŭgecon de la Luna Modulo por homa kosmoflugado. Pluaj testoj de la misio Apollo 10 preparis la Lunan Modulon por ĝia fina celo, la surfaciĝo sur la Luno.

Rapidaj faktoj homa kosmoflugo, Antaŭe ...
Pliaj informoj Datumoj, Teama foto ...
Remove ads

Bildaro

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads