Apus (genro)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Apus (genro)
Remove ads

La genro de birdoj nome Apus enhavas kelkajn el la plej komunaj specioj de malnovmondaj membroj de la familio Apusedoj, komune konataj kiel tipaj apusoj. La genro nomigas la subfamilion , la familion nome ApusedojApodidae kaj la ordon ApodoformajApodiformes. Tiu nomo signifas sen piedoj, ĉar ties malgrandaj kaj malfortaj kruroj ne estas sufiĉe fortaj por reekflugi se ili surterigas, ĉar la longaj kaj rektaj flugiloj ne permesas ilin ekflugi.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionTipaj apusoj, Biologia klasado ...

Ili estas inter la plej rapidaj birdoj en la mondo. Ili aspektas hirundoj, al kiuj ili tute ne rilatas, sed ili havas pli mallongajn vostojn kaj falĉilformajn flugilojn. La apusoj pasas plej parton de siaj vivoj en aero dumfluge (kie kaj kiel ili manĝas, pariĝas kaj eĉ dormas). La mallongaj kruroj estas tre utilaj por alkroĉi sin al vertikalaj surfacoj.

Remove ads

Specioj

  • Alpa apuso, Apus melba
  • Punktapuso, Apus aequatorialis
  • Aleksandrapuso, Apus alexandri
  • Komuna apuso, Apus apus
  • Unukolora apuso, Apus unicolor
  • Nianzapuso, Apus niansae
  • Pala apuso, Apus pallidus
  • Afrika apuso, Apus barbatus
  • Somala apuso, Apus berliozi
  • Sudafrika apuso, Apus bradfieldi
  • Madagaskara apuso, Apus balstoni
  • Pacifika apuso, Apus pacificus
  • Malhelpuga apuso, Apus acuticauda
  • Blankpuga apuso, Apus affinis
    • Nepala apuso, Apus (affinis) nipalensis
  • Horusapuso, Apus horus
  • Blankpuga kafrapuso, Apus caffer
  • Batesapuso Apus batesi

Konataj fosiliaj specioj estas la jenaj:

  • Apus gaillardi (Meza/malfrua Mioceno de La Grive-St.-Alban, Francio)
  • Apus wetmorei (Frua - malfrua Plioceno de SC kaj SOr Eŭropo)
  • Apus baranensis (Malfrua Plioceno)
Remove ads

Referencoj

  • Chantler, Phil & Driessens, Gerald (2000): Swifts : a guide to the swifts and treeswifts of the world. Pica Press, Mountfield, East Sussex. ISBN 1-873403-83-6
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads