Dendrokronologio

metodo de datado per arbaj jarringoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Dendrokronologio
Remove ads

Dendrokronologio (helene δένδρον/déndron = arbo, χρόνος/ĥrónos = tempo) estas scienca datadmetodo per analizo de la arbaj kreskoringoj (jarringoj).

Thumb

Arboringoj

La aspekto de la ligno varias ĉiujare laŭ la sezonoj, kaj tiel montras per videblaj ringoj tra la trunkoj kaj branĉoj spuron de ĉiu kreskosezono kaj ĉiu vintra sezono. Cetere, laŭ la jen pli jen malpli bonaj cirkonstancoj rilate la kreskeblo, la grandeco de tiuj ringoj varias kaj tiel donas indikon pri la klimato de la jaro. Pli grave eble: la klimato estas en sama loko la sama por ĉiuj, rekono de la sekvaĵoj de diverslarĝaj ringoj rekonigas la jarojn kiam la ligno, do la arbo, kreskis.

Tiel ekestas datadmetodo: Prenite provpecojn en pluraj lokoj de sama regiono, eblas, elfari dataĵaron laŭjara enspace de pluraj jarcentoj. Poste komparo de lignopeco datenda, ekzemple el malnova konstruaĵo, kun tiuj ebligas ties datadon.

Tiu teĥniko ege precizas ĉar, kompreneble, ĝi ebligas dati la forhakadon de la arbo je precizo de unu jaro.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads