Arkeologia ensemblo de Taragono

From Wikipedia, the free encyclopedia

Arkeologia ensemblo de Taragono
Remove ads

Tarako estas la antikva nomo de la urbo Taragono (Katalunio, Hispanio). Dum la Romia Imperio ĝi estis unu el la ĉefaj urboj de la Iberia Duoninsulo kaj ĉefurbo de la romia provinco nomata Hispania Citerior aŭ Hispania Tarraconensis. La tuta nomo de la urbo en la romia epoko estis Colonia Iulia Urbs Triumphalis Tarraco. En la jaro 2000, la arkeologia ensemblo de Tarako estis deklarita kiel Monda heredaĵo de UNESKO.

Rapidaj faktoj aro de konstruaĵoj [+], Koordinatoj ...
Thumb
Maketo pri Taragono aŭ Tarako dum la romia epoko

La arkeologia ensemblo estas unu el la plej grandaj de la Romia Hispanio kiuj ankoraŭ konserviĝas en Hispanio. Ĝi estas la plej antikva romia setlejo en Iberio. Ankoraŭ restas gravaj ruinoj de la romia arto en Taragono.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads