Signa Arto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Signa Arto (Ars Signorum vulgo character universalis et lingua philosophica, signifante "La arto de la signoj aŭ la ĝenerala signaro kaj lingvo filozofia") estas apriora lingvo proponita de George Dalgarno en 1661. La projekto estas bazita sur signoj kreitaj de Dalgano en 1657. Gottfried Wilhelm Leibniz aludis laŭde al la projekto de Dalgarno.
Gramatiko
Alfabeto
Krom latinan alfabeton, Ars Signorum uzas la grekan literon η.
Morfologio
Ĉiuj literoj havas unu sencon: A= esto; B= matematika akcidento; C= senteblaj kvalitoj; E= akcidenteco; F= artefarita konkretaĵo; I= aĵo; K= politikaj aferoj; M= matematika konkretaĵo; N= naturaĵoj; O= korpoj; S= komunaj akcidentoj; η= substanco. Al tiuj literoj, estas metita dua litero kiu precizigas la unua, kaj alia tria kiu precizigas la du unuaj, ktp. Ekzemple: Nubgrhm signifas 'mustardo', ĉar komponita de N = naturaĵo, u = spico, b = verdaĵo, g = senca kvalito, h = gusto, r-m = amara.
La pluralo estas farita per -i.
Nombroj (1-10): va, vη, ve, vo, vy, vu, vai, vei, voi, val.
Remove ads
Ekzemplo
Ekzempleto: "Dam semu Sava samesa Nam tηn Nom"
Traduko: "En la komenco, Dio kreis la ĉielon kaj la teron".
Vortareto
- Ke= juĝaj aferoj;
- Ki= krimoj;
- Ko= milito;
- Nam= ĉielo;
- Nom= tero;
- Nηka= elefanto;
- Nηke= azeno;
- Nηko= mulo;
- Nηkη= ĉevalo;
- Sava= Dio;
- Skam= graco;
- Skan= feliĉeco;
- Skaf= adori.
Bibliografio
- George Dalgarno
Ars signorum, vulgo character universalis et lingua philosophica
London: J. Hayes, 1661
- George Dalgarno
Lexicon Latino-Philosophicum.” Ars Signorum
1661.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads