Artur Domènech i Mas
kataluna verkisto kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Artur DOMÈNECH i MAS, kataluno, librotenisto, profesoro de latina lingvo, kunred. ĉe sindikalistaj ĵurnaloj. Naskiĝis je la 13-a de julio 1878 en Barcelono.
E-isto de 1914. Konstanta kursgvidado. Estis prezidanto kaj sekretario de la Internaciaj Floraj Ludoj, sekretario de KEF, prezidanto de la loka EG.
Tri monatojn post sia E-iĝo li gajnis la naturan floron dum Floraj Ludoj. Depost tiu tempo li fariĝis flua kaj lerta E-poeto kaj gajnis ankoraŭ trifoje premion dum la Floraj Ludoj.
Li forpasis la 29-an de aprilo 1936. Unu jaron poste estis publikigita lia verko Poemoj.
Remove ads
Referencoj
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Domènech el la Enciklopedio de Esperanto.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads