Atlético Petróleos do Huambo

angola futbala klubo From Wikipedia, the free encyclopedia

Atlético Petróleos do Huambo
Remove ads

Atlético Petróleos do Huambo estas futbala klubo bazita en la urbo Huambo de Angolo. Ĝiaj hejmaj ludoj kutime okazas en la stadiono Estádio dos Kuricutelas, en 1947 konstruita je la nomo Estádio da Ferrovia per la nacia fervoja kompanio - almenaŭ ĝis 2008 la stadiono ankoraŭ havis sian malnovan nomon. Tamen la unua vira teamo de la klubo laŭ la stato de 2022 okazigas siajn hejmajn ludojn en la pli nova kaj pli larĝa stadiono Estádio Mártires da Canhala, kie havas lokon pli da spektantoj.

Rapidaj faktoj futbala klubo, Komenco ...
Thumb
en la urbocentro de Huambo

La unua vira teamo de la klubo aktuale konkuras en la dua futbala ligo de la lando - en la unua futbala ligo de Angolo, kutime simple nomata Girabola, ĝi lastfoje kunkonkuris en 2008.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads