Avignon
urbo de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Avignon (aŭ esperante Avinjono, provence Avignoun aŭ Avinhon) estas urba komunumo en suda Francujo, plej granda urbo kaj prefektejo de la departemento Vaucluse (franca elparolo: [voklyz], okcitane Vauclusa), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur). Ĝi situas maldekstre de la Rodano. En Mezepoko, inter 1309 kaj 1423, ĝi estis rezidejo de ses papoj, kaj pro tio oni ankaŭ nomas ĝin "Urbo de la papoj". La historia parto, kun famaj Papa Palaco kaj Ponto de Avinjono, estas monda heredaĵo de Unesko. Staras mezepoka defenda murego bone konservita. La urbo ankaŭ internacie famas pro ĝia grandega teatra festivalo. Fine de 2022 en la komunumo vivis 91 760 loĝantoj.

Remove ads
Geografio
Avignon situas je la trafo de la riveroj Rodano kaj Durance. Ili estas landlimoj kun la departemento Gard maldekstre kaj Bouches-du-Rhône sude.
La urbo troviĝas proksime de Orange (norde), Nîmes (sudokcidente), Arles (sude) kaj Salon-de-Provence (sudoriente). Avignon estas en la regiono de la mediteranea klimato, seka kaj varma. Forta kaj malvarma denordokcidenta vento, la mistralo, ofte blovas.
Remove ads
Gefiloj
- Édouard Théodore-Aubanel, eldonisto
- Olivier Messiaen, komponisto
kaj multe aliaj.
Bildaro
- Teatro
Esperanto-movado
La Esperanto-Grupo de Avinjono estis fondita la 12-an de julio 1951[1], ĝia nomo estas Cercle culturel d'esperanto (retpaĝaro: ). Ĝi kutimas organizi la ĉiujaran zamenhofan feston kun teatraĵoj, kunigante esperantistojn el la regiono.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 57 voĉdonojn (0,27% de voĉoj) en 2004, kaj 40 voĉdonojn (0,19% de voĉoj) en 2009.
Remove ads
Ĝemelurboj
Avinjono ĝemeliĝis kun
Colchester en Unuiĝinta Reĝlando
Diourbel en Senegalo
Guanajuato en Meksiko
New Haven (Konektikuto) en Usono
Sieno en Italio
Tarragona en Hispanio
Tortosa en Hispanio
Wetzlar en Germanio
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads