Azandeoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Azandeoj
Remove ads

La azandeoj vivas en la nordo de Centra Afriko. Ilia nombro estas taksata (depende de la fonto) unu ĝis kvar milionoj.

Rapidaj faktoj etno, Ŝtatoj kun signifa populacio ...

Ili vivas precipe en la norda Demokratia Respubliko Kongo (provinco Supera Zairio), en la sudokcidento de Sudano (je la bordoj de la rivero Ueleo) kaj en la sudorienta parto de Centrafrika Respubliko (distriktoj Rafaio, Zemio kaj Obo). De 1860 ĝis proksimume 1912 ili formis memstaran sultanaton, kiu estis unu el la lastaj antaŭkoloniaj regnoj de Centra Afriko.

La azandea lingvo apartenas al la adamava-ubangia lingvogrupo.

La plej multaj azandeoj apartenas al naturreligio kaj kredas je magio kaj sorĉado. Magio kaj sorĉado ĉe la azandeoj prezentas gravan parton de ilia vivo kaj de ilia vivkompreno.

Remove ads

Origino de la nomo

Azandeoj (azande) signifas homoj, kiuj posedas multan landon kaj rilatas al ilia historio kiel konkerintoj, kiuj en antaŭa tempo regis grandajn partojn de la hodiaŭa Sudano.

Literaturo

  • E.E. Evans-Pritchard: Hexerei, Orakel und Magie bei den Zande, Suhrkamp Verlag, 1978 (en la germana havebla en kurtigita versio)
  • E.E. Evans-Pritchard: *Witchcraft, Oracles, and Magic among the Zande, Erste Auflage 1937

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads