Azimuto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La azimuta angulo, aŭ azimuto estas la horizonta angulo inter la direkto de objekto kaj referenca direkto.

Komunuze, tiu referenca direkto estas la geografia nordo, la azimuta angulo estas mezurata en gradoj, inter 0° kaj 360°, en horloĝdirekta senso.
Do:
La azimuto de nordo estas 0°
La azimuto de oriento estas 90°
La azimuto de sudo estas 180°
La azimuto de okcidento estas 270°.
En astronomio, dum longa tempo la referenca direkto estis sudo pro la uzo de la meridiana refraktoro . Tiel, kiam astro pasis la meridianon, ĝia azimuto kaj ĝia hora angulo estis ambaŭ nulaj.
En moderna astronomio, la azimutoj estas tiaj kiaj en geografio kun eka referenco : la geografia nordo.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
