Bad Neustadt an der Saale
komunumo en Bavario, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Bad Neustadt an der Saale estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhön-Grabfeld kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 15 434 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Bad Neustadt an der Saale: tiu ligo konsistas el la sep ĉirkaŭaj komunumoj Burglauer, Hohenroth, Niederlauer, Rödelmaier, Salz, Schönau an der Brend kaj Strahlungen, sed ne el la urbo Bad Neustadt an der Saale mem.

Remove ads
Famuloj
- Joseph Bengraf, komponisto en Hungara reĝlando naskiĝis en Bad Neustadt an der Saale.
- Johann Lindemann, teologo



Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads