Bagrato la 3-a

From Wikipedia, the free encyclopedia

Bagrato la 3-a
Remove ads

Bagrato la 3-a (kartvele: ბაგრატ III) (ĉ. 960 - 7-an de majo 1014), estis reĝo de la kartvelbranĉa bagratida dinastio, estis Reĝo de la abĥazoj ekde 978 (kiel Bagrato la 2-a) kaj Reĝo de la kartveloj ekde 1008. Li unuigis tiujn du titolojn de dinastia heredo kaj, per konkero kaj diplomatio, aldonis kelkajn pliajn teritoriojn al lia sfero, efike iĝante la unua reĝo de tio kio estas ĝenerale konata kiel unuigita kartvela monarkio. Antaŭ ol Bagrato estis kronita kiel reĝo, li ankaŭ regis en Kartli de 976 al 978.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Li ankaŭ estas konata pro la konstruado de la katedralo de Kutaiso, okcidenta Kartvelio, kies ruinoj nun estas Monda heredaĵo de Unesko.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads