Bajarse al moro (filmo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Bajarse al moro estas hispana drama komedia filmo reĝisorita de Fernando Colomo kaj premierita en 1988. Ĝia nomo aludas al populara esprimo uzita en Hispanio reference al veturado al Maroko ĉefe por aĉeti haŝiŝon kaj poste reveni kunportante ĝin kaŝita. La filmo estas adaptaĵo de samnoma teatraĵo de José Luis Alonso de Santos.

Remove ads
Intrigo
Chusa kaj Jaimito estas kuzoj kiuj kunloĝas en malgranda loĝejo en la centro de Madrido, ankaŭ kun alia amiko, Alberto, nome policano. Chusa gastigas Elena, al kiu ŝi proponas veturi al Maroko por alporti haŝison, kion poste ili trafikete komercigos. Sed Elena estas virga kaj ne povas transporti la varon en sia vagino. Por solvi tion, la du amikinoj planas, ke Elena devas perdi sian virgecon kun Alberto, fakte koramiko de Chusa. Sed okazas diversaj malfacilaĵoj kaj interrompoj: aperas Doña Antonia, patrino de Alberto; Abel kaj Nancho, du droguloj, atakas la grupon miskredante, ke ili havas ankaŭ la fortan drogon kiun ili deziras; okazas hazarda pafo per la pafilo de Alberto ktp. Finfine, Chusa veturas sola al Maroko, kvankam ŝi tion ne celis de komence, ĉar ŝi komprenas, ke ŝia aspekto povas utili al limpolicanoj por supozi, ke ŝi portas drogon. Fakte, revenante, ŝi estas arestita kaj enprizonita. Kiam ŝi eliras de prizono, si malkovras, ke Alberto kaj Elena foriris por kunloĝi en Móstoles ĝuste kiam Chusa malkovras, ke ŝi estas graveda de Alberto. Sed ŝi neniam diros tion al li.
Remove ads
Geaktoraro kaj roluloj
- Verónica Forqué kiel Chusa
- Antonio Banderas kiel Alberto
- Juan Echanove kiel Jaimito
- Aitana Sánchez-Gijón kiel Elena
- Chus Lampreave kiel doña Antonia
- Miguel Rellán kiel najbara pastro
- Francisco Merino kiel don Mariano
- Amparo Valle kiel patrino de Elena
- Manuel Huete kiel kolera najbaro
- Ricardo Palacios kiel naturisto
- Ofelia Angélica kiel Angelita
- María Elena Flores kiel pordistino
- Vicente Díez kiel Jeringa
- Juan de Pablos kiel juppio
- Carmelo Gómez kiel Abel
Remove ads
La filmo
La muziko de la filmo estas verko de la grupo Pata Negra, el kiu kelkaj membroj, kiel Rafael Amador, aperas en la filmo kvazaŭ ili provludas.
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Bajarse al moro (película) hispane.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads