islanda instruisto kaj verkisto de poemoj (1930-2018) From Wikipedia, the free encyclopedia
Baldur Ragnarsson (25-an de aŭgusto 1930 - 25-an de decembro 2018) estis islanda instruisto kaj verkisto de poemoj, interalie esperantaj.
Baldur Ragnarsson | |
---|---|
![]() Baldur Ragnarsson en la Malferma Tago, aprilo 2005 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1930 en Reyðarfjörður, Reĝlando Islando |
Morto | 25-an de decembro 2018 (88-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • islanda • angla |
Nacieco | islandano |
Ŝtataneco | Islando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1949–) eseisto tradukisto verkisto poeto instruisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | |
Akademiano | jes |
Esperantistiĝis en | 1949 |
Baldur Ragnarsson vivis en Rejkjaviko. Profesie li estis instruisto kaj lerneja ĉefinspektoro. Li estis ano de la verkista asocio de Islando.
Li lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1949 kaj aktivas movade (lande kaj internacie) ekde 1952.
Baldur estis prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum multaj jaroj. Li prezidis la Belartajn Konkursojn de UEA ekde 1975 ĝis 1985, estis LKK-prezidanto de la UK 1977 en Rejkjaviko kaj vicprezidanto de UEA pri kulturo kaj edukado de 1980 ĝis 1986. Li poste iĝis honora membro de UEA.
Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1979 kaj redakciano de Norda Prismo 1958-1974, ricevis en 1964 la "Arĝentan spronon de KOKO" pro originala verkado.
En 2007, Esperantlingva Verkista Asocio elektis lin kiel kandidaton al Nobel-premio pri literaturo post la morto de William Auld.
Baldur verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. En Esperanto li verkis du famajn poemkolektojn, nome Ŝtupoj sen Nomo kaj Esploroj.
En 2007 aperis ĉe Edistudio La lingvo serena, lia plenverkaro: ĝi enhavas la du poemarojn, ĉiujn disajn poemojn kaj ĉiujn eseojn pri diversaj kampoj de la lingva kaj literatura kulturo pri kiuj li okupiĝis. Enkondukas liajn verkojn en la libro eseoj de Mauro Nervi, kiu ĉefredaktis La lingvo serena, Renato Corsetti, Marjorie Boulton, Jorge Camacho, Probal Daŝgupto, Edwin de Kock, Nicola Ruggiero, Humphrey Tonkin.
Pri Ŝtupoj sen Nomo
![]() |
|
Krome dekoj da tradukoj en diversaj revuoj, lastatempe ĉefe en la revuo La tradukisto Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.
Pri Sub Stelo Rigida
![]() |
|
Kontribuis al Beletra Almanako BA1, BA2, BA3, BA5, BA6, BA10, BA11, BA12, BA13, BA14, BA17. Vidu ankaŭ : Metodiko en la Praktiko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.