Ballwil

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Ballwilmap
Remove ads
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ballwil (stacidomo).
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Pri la komunumo

Ballwil estas urbo komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2395 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Ballwil situas inter la valoj "Seetal" kaj de la rivero Reuss ĉe la okcidenta deklivo de la monto Lindenberg.

Najbaraj vilaĝoj

La komunumo Ballwil limas en nordo al Hohenrain, en oriento al Sins (Kantono Argovio), en sudoriento al Inwil, en sudokcidento al Eschenbach, kaj en okcidento al Hochdorf.

Trafiko

La komunumo Ballwil situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno, la tiel nomita Seetal-Fervojo, kaj tial bone estas konektita al la publika trafikreto.

Historio

la unua dokumenta mencio de Ballwil datiĝas el la jaro 924 kiel Paldiwilare.

En mezepoko Ballwil estis kiburga kaj poste habsburga posedaĵo. Post la Batalo de Sempach en 1386 Ballwil fariĝis lucerna kaj apartenis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 al la kamparvoktejo Rothenburg. Ek de 1803 Ballwil apartenas al la distrikto Hochdorf de Kantono Lucerno.

vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads