Banko de Anglio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Banko de Anglio estas la centra banko de la Unuiĝinta Reĝlando. Ekde 1997 ĝi respondecas pri la mona politiko de la lando, sendepende de la registaro, kaj havas gravan influon sur la brita financa sistemo. Ĝi servas ankaŭ kiel la banko por la registaro, monopole eldonas mon-biletojn (presatajn de komerca kompanio) de Anglio kaj Kimrio, kaj mastrumas la ŝtatajn rezervojn de oro kaj de alilandaj valutoj.
La Banko fondiĝis en 1694. Ĝi troviĝis en Threadneedle Street, Londono. La aktuala prezidanto ekde 16-a de marto 2020 estas la bankisto Andrew Bailey.
Per la eniro de Britio en la Ekonomian kaj Monan Union de la Eŭropa Unio, deciditan per la traktato de Mastriĥto en 1992, la Banko de Anglio iĝis membro de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads