Barcelos

Urbo kaj municipo en Portugalio From Wikipedia, the free encyclopedia

Barcelos
Remove ads

Barcelos estas portugala urbo en la okcidento de la distrikto Braga, en la Norda Regiono kaj subregiono Cávado, kun ĉirkaŭ 11 349 loĝantoj (2021).

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Barcelos (stacidomo).
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...

Barcelos estas la ĉefurbo de samnoma municipo kun 378,9 km² kaj 116 766 loĝantoj (2001), subdividita en 61 fregezioj. La municipo limas norde kun la municipoj Viana do Castelo kaj Ponte de Lima, oriente kun Vila Verde kaj kun Braga, sudoriente kun Vila Nova de Famalicão, sudokcidente kun Póvoa de Varzim kaj okcidente kun Esposende.

Remove ads

Historio

Thumb
Banejo en kastrumo.

La areo de Barcelos estis loĝata de antaŭ longe fare de diversaj popoloj, kiel atestas restaĵoj en kelkaj zonoj de Barcelos.

Kastrumoj indikas loĝadon jam en Ferepoko, dum multaj pontoj jam ezksitis en praformo dum la epoko de la Romia Imperio.

Ĉirkaŭ la jaro 1177, Barcelos el de D. Afonso Henriques ricevis foruon kaj en 1227 la urbeto altiris loĝantaron.

Dum la 13-a ĝis la 16-a jarcentoj la grafoj de Barcelos ludis gravan rolon.

Jam en 1928, Barcelos estis altigita al la kategorio de cidade (urbo).

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro ege kreskis el 47 000 en la jarcentkomenco ĝis nunaj 116 000, tio estas duobliĝo.

Remove ads

Fregezioj

Thumb
Thumb
Turo de pordego de la iamaj muregoj.
Thumb
Mezepoka ponto de Barcelos.
Thumb
Kastelo de Faria.

La municipo Barcelos havas la jenajn fregeziojn:

  • Abade de Neiva
  • Aborim
  • Adães
  • Airó
  • Aldreu
  • Alheira e Igreja Nova
  • Alvelos
  • Alvito (São Pedro e São Martinho) e Couto
  • Arcozelo
  • Areias
  • Areias de Vilar e Encourados
  • Balugães
  • Barcelinhos
  • Barcelos, Vila Boa e Vila Frescainha (São Martinho e São Pedro)
  • Barqueiros
  • Cambeses
  • Campo e Tamel (São Pedro Fins)
  • Carapeços
  • Carreira e Fonte Coberta
  • Carvalhal
  • Carvalhas
  • Chorente, Góios, Courel, Pedra Furada e Gueral
  • Cossourado
  • Creixomil e Mariz
  • Cristelo
  • Durrães e Tregosa
  • Fornelos
  • Fragoso
  • Galegos (Santa Maria)
  • Galegos (São Martinho)
  • Gamil e Midões
  • Gilmonde
  • Lama
  • Lijó
  • Macieira de Rates
  • Manhente
  • Martim
  • Milhazes, Vilar de Figos e Faria
  • Moure
  • Negreiros e Chavão
  • Oliveira
  • Palme
  • Panque
  • Paradela
  • Pereira
  • Perelhal
  • Pousa
  • Quintiães e Aguiar
  • Remelhe
  • Roriz
  • Santa Eugénia de Rio Covo
  • Sequeade e Bastuço (São João e Santo Estêvão)
  • Silva
  • Silveiros e Rio Covo (Santa Eulália)
  • Tamel (Santa Leocádia) e Vilar do Monte
  • Tamel (São Veríssimo)
  • Ucha
  • Várzea
  • Viatodos, Grimancelos, Minhotães e Monte de Fralães
  • Vila Cova e Feitos
  • Vila Seca
Remove ads

Vidindaĵoj

Thumb
Pilorio de Barcelos.
Thumb
Turo de Cimo da Vila.
Thumb
Rivero Cávado.
Thumb
Mezepoka krucmonumento pri la Legendo de la virkoko de Barcelos, kaj plej antikva bildo de tiu legendo, kun la virkoko sub Kristo krucumita, ĉe la ruinoj de la Palaco de la Grafoj de Barcelos.

Arkeologio

  • Monumento en Kastrumo - Galegos Sta. Maria
  • Monumento kun forno de Monte da Saia - Chorente
  • Gravurita ŝtono Laje dos Sinais - Carvalhas
  • Kastrumo de Monte Castro - Balugães
  • Kastrumaj setlejoj Citânia da Carmona en Balugãesn, Citânia de S.Mamede en Vila Cova, Feitos, Vilar do Monte kaj Citânia do Facho en Oliveira
  • Kastrumoj de Picarreira en Carapeços, kaj de Picoto dos Mouros en Tregosa
  • Nekropolo de Mondim - Panque

Civila arkitekturo

  • Teatro Gil Vicente
  • Muzeo de Ceramiko
  • Domegoj Solar dos Pinheiros kaj e Santo António de Vessadas - Barcelinhos
  • Super la rivero Cávado pontoj de Barcelos, de Eiffel, de Barcelos-Santa Eugénia, de Barcelinhos-Vila Frescaínha, de Pousa-Areias, de Areias-Lama- A3 kaj Calatrava (planita)
  • Super la rivero Neiva Pontoj das Tábuas en Aguiar-Balugães kaj de Anhel - Alheira
  • Kastelo de Faria
  • Murego de Barcelos
  • Palaco de la Grafoj de Barcelos
  • Ponto de Barcelos
  • Pilorio de Barcelos
  • Turoj de Cimo da Vila kaj de Aborim

Preĝejoj

  • de Bom Jesus da Cruz, de Nossa Senhora do Terço, de Santa Maria de Barcelos, de São Salvador de Vilar de Frades, de Misericórdia de Barcelos

Servoj

  • Centro de Metiartoj de Barcelos — Turo de la Porta Nova
  • Interpretejo do Galo e da Cidade de Barcelos
  • Municipa Artgalerio
  • Arkeologia Muzeo de Barcelos (Ruinoj de la Palaco)
  • Muzeoj de Ceramiko (Casa dos Medanhas), de la Fajrestingistoj de Barcelos, Etnografia de Chavão, Regiona kaj Etnografia de Alvito
  • Gotika Salono de Paços do Concelho (urbodomo)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Barcelos portugale.
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads