Bastian Schweinsteiger
germana futbalisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Bastian Schweinsteiger [prononco "Bastian Ŝvajnŝtajga"] estas germana futbalisto. Li naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1984 en Kolbermoor (Bavario), do momente estas 41-jara. Laŭ la stato de 2008 li estas profesia futbalisto de la klubo "FC Bayern München". La sportisto interalie estis membro de la germana nacia teamo de futbalo dum la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2006, la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2010. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "7". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero, kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016.

Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads