Batato

From Wikipedia, the free encyclopedia

Batato
Remove ads

Batato (Ipomoea batatas), ankaŭ nomata dolĉa terpomo, estas specio de ipomeo kun grandaj tuberoj. Ankaŭ la manĝebla dolĉa tubero de batato nomiĝas tiel.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Tiu planto originas el Sudameriko; nun ĝi estas kultivata en ĉiuj varmaj landoj, kie ĝi foje estas baza manĝaĵo. Same kiel terpomoj batatoj estas manĝitaj jen boligitaj, jen frititaj, jen bakitaj, kiel baza legomo.

Ĝi estas staŭdo kaj ĝi timas froston, do nur en varmaj landoj oni povas ĝin kultivi. Ĉinio produktas 84% de la tuta monda produktado.

Remove ads

Homa uzado

Thumb
George Washington Carver.
Thumb
Aoki Konyō, la tiel nomata «batata majstro».

La batato havas multegajn uzojn, ĉefe kiel manĝaĵo aŭ ingredienco en manĝaĵo. La usona agronomo George Washington Carver, kiu instigis la kultivadon de la batato inter aliaj plantoj recenzis en sia Batata bulteno de 1922 dekojn da receptoj bazitaj sur batatoj kaj pli ol 118 deriveblajn produktojn, interalie amelon, tapiokon, kokosan anstataŭaĵon, melason, diversajn matenmanĝajn pladojn, nutraĵojn por bredbestoj, tinkturojn por kotono kaj silko, farunon (kiun la usona registaro utiligis dum la Unua Mondmilito), vinagron, inkon, kaj sintezon kaŭĉukon[1].

Homa manĝaĵo

Rapidaj faktoj Batato kruda tubero (freŝa pezo), Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) ...

Kaj la tuberoj kaj la folioj estas bazmanĝaĵo en tropikaj regionoj. En malpli varmaj partoj de la mondo ĝin anstataŭas la terpomo.

Ofte konsiderata kiel sekuriga nutraĵo, la batato helpis savi homajn populaciojn de malsategoj dum tempoj de milito aŭ trosekeco. Tio okazis ekzemple en Japanujo kiam tajfunoj detruis ĉiujn rizejojn tuj antaŭ la Unua Mondmilito. Jam antaŭe la klerulo de la Epoko de Edo, Aoki Konyō, predikis en traktato aperinta en 1735, ke oni disvastigu la kultivadon de batatoj kiel sekuriga nutraĵo en periodoj de malsato[2][3]. La batato estis enkondukita en sudan Ĉinujon post 1594, dele kontraŭ la efikoj de trosekecoj dum la dinastio Qing (1644-1912)[4].

En 2016, la Monda Nutraĵa Premio juĝiĝis al kvar personoj, Maria Andrade (Kaboverdo), Robert Mwanga (Ugando), Jan Low kaj Howarth Bouis (Usono), kiuj laboris por la Internacia Batata Centro. Oni honorigis ilin por disvastigi la oranĝan bataton, aparte riĉan je vitamino A, kiu estas la plej fama ekzemplo de biologia nutraĵa fortikigo je mikronutrosubstancoj kaj vitaminoj. Ili konvinkis preskaŭ du milionojn da familioj en 10 afrikaj landoj planti, aĉeti, kaj konsumi tiun manĝaĵon[5].

En Usono la Centro por Scienco en la Publika Intereso (CSPI) klasifikis la bataton en la pinto de la 10 plej bonaj manĝaĵoj, super la mango, nomante ĝin «nutra superstelulo, riĉa je karotenoidoj kaj konsistiganta bonan fonton de kalio kaj de fibro»[6].

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads