Baywatch

From Wikipedia, the free encyclopedia

Baywatch
Remove ads

Baywatch estas usona televida serio kun 241 sekvoj, kiu estis scenigita en Kalifornio kaj ekde 1989 dissendita fare de la usona televido NBC. La 11 periodoj okupiĝas pri savagadoj de teamo de sunbrunumitaj, muskolaj viraj kaj plej ofte grandbrustaj, -mamaj virinaj akvosavistoj. La sceno okazas sur belega strando de Malibu, kaj la serio dissendas al la publiko pozitivan idealan bildon pri la kalifornia sonĝo (California Dream). La serio estis vendita kaj dissendita en 144 landoj.

Rapidaj faktoj televida serio, Originala titolo ...
Thumb
Pamela Anderson estis aktorino en la televida serio, Baywatch
Thumb
David Hasselhoff estis aktoro en la televida serio, Baywatch.

Post la 9-a periodo ŝanĝiĝis la scenejo al insulo Havajo, tiel oni alinomis la serian titolon al Baywatch Hawaii.

La sukceso de Baywatch baziĝas plej grande je idealo pri sano kaj juneco, beleco, kiuj karakterizas la teamanojn. Grava efiko de la serio estas la plenumo de la kaŝgapa deziro de homoj tiel la apero de bonstatura seksbombo, la silikonbrusta Pamela Anderson, vira ĉefrolulo David Hasselhoff kaj pli poste aktorado de Carmen Electra, kiuj donis la erotikan guston de la serio. Erika Eleniak kaj Alexandra Daddario ankaŭ estas aktorinoj en la serio.

Krom la atraktivaj "ĉefstabanoj" aperis en la epizodoj ankaŭ homoj kun tropezo, handikapuloj, etkreskuloj aŭ blinduloj, por kiuj la teamanoj esprimis bedaŭron kaj helpemon.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads