Kantono Bazelo Kampara

kantono de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Kantono Bazelo Kampara
Remove ads

La Kantono Bazelo Kampara estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia ĉefurbo estas la komunumo Liestal.

Rapidaj faktoj

Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 288 132 loĝantoj sur areo de 517,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 557 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Liestal, kiu tamen laŭ grandeco estas nur la sesa komunumo de la kantono.

Remove ads

Nacilingvaj nomoj

Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane Basel-Landschaft, france Bâle-Campagne, itale Basilea Campagna kaj romanĉe Basilea-Champagna.

Geografio

Kantono Bazelo Kampara situas sude de la urbo kaj Kantono Bazelo Urba al kiel aglomeraĵo ĝia norda parto kun tre urba karaktero apartenas. La suda kaj orienta parto de la kantono havas kontraste kamparan aspekton kaj situas en la Ĵurasa Montaro. La nordorientan limon formas la rivero Rejno, kiu ankaŭ estas la landlimo kun Germanio. En nordokcidento la kantono limas al Francio. Tiel Kantono Bazelo Kamparo, komplete disigas Kantonon Bazelon Urban de la cetera Svislando.

Riveroj kaj lagoj

Dum Kantono Bazelo Kampara estas kantono, kiu ne disponas pri gravaj lagoj, ĝian kamparon karakterizas malaltaj montoj kaj riveroj. Plej grava estas la rivero Rejno, kiu kvazaŭ estas la vivvejno de ambaŭ bazelaj kantonoj. Ĝi senakvigas la tutan kantonon, do la tuta kantona teritorio apartenas al la rejna akvokolekta regiono. La ĉefaj alfluantoj de Rejno en Bazelo Kampara estas Birs, Birsig kaj Ergolz kun ties alfluanto Frenke.

Remove ads

Historio

La Kantono Bazelo Kampara estas duonkantono kiu estiĝis en la jaro 1833 per la bazela kantondisiĝo el la iama Kantono Bazelo. En la jaro 1995 la antaŭe berna distrikto Laufen aliĝis al la kantono kiel kvina distrikto.

Administra divido

Kantono Bazelo Kampara konsistas el la 5 distriktoj Arlesheim, Laufen, Liestal, Sissach kaj Waldenburg. Vidu ankaŭ sub:

La urboj kaj komunumoj de Kantono Bazelo Kamparo

La 31-an de decembro 2008 en la kantono ekzistis la sekvantaj 10 urboj kun pli ol 100 loĝantoj. Kun la escepto de la ĉefurbo Liestal, ili ĉiuj apartenas al la aglomeraĵo de la urbo Bazelo.

En tute la kantono (stato de 2009) konsistas el 86 komunumoj.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads