Belitungo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Belitungo aŭ Belitung (en indonezia, Pulau Belitung, kaj iam en angla, Billiton) estas insulo de Indonezio ĉe la orienta marbordo de Sumatro, en la Java maro. La insulo famas pro siaj kapsikoj kaj stano. Ĝi estis posedaĵo de britoj el 1812 ĝis cedo al nederlandanoj pro la brit-nederlanda traktato de 1824.
Ĝia ĉefa urbo estas Tanjung Pandan. Ĝi estas 4859 km² granda (inkludante apudajn insuletojn kiel Mendanau), kaj havis populacion de 309 097 loĝantoj en 2020.
Belitungo estas en la Karimata markolo, ĉe la limo inter la maro de Javo, sude, kaj la Sudĉina maro, norde. Krome, la Gaspara markolo, okcidente, apartigas ĝin de la najbara insulo Bangka.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads