Benedicto Silva
brazila esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Benedicto SILVA [bene'ditŭ 'siłva] (naskiĝis la 27-an de septembro, 1927) brazila esperantisto, oomotano.
Benedicto Silva naskiĝis en Cravinhos, San-Paŭlio. Esperanton li eklernis aŭtodidakte en la jaro 1945.
Li laboris kiel instruisto de portugala kaj latina lingvoj en ŝtata duagrada lernejo kaj kiel advokato.
En Esperantujo li famiĝis kiel tradukisto de beletro kaj religiaj verkoj. En ĵurnaloj kaj revuoj aperis poeziaĵoj kaj rakontoj, originale verkitaj de li en Esperanto.
Remove ads
Listo de verkoj
Beletraj tradukoj
- Iracema (romano de José de Alencar)
- La Vulpo kaj la vinberoj (teatraĵo de Guilherme Figueiredo)
Religiaj libroj
Spiritismaj
- La konsolanto (mediume skribita de Francisco C. Xavier, eld. 1977)
- La turmentego de la memmortigintoj (de Almerindo Martins de Castro, eld. de BSF, 1970)
- Esperanto kiel revelacio (de la spirito Francisko Vladomiro LORENZ, mediume diktita al Francisco C. Xavier)
- La Ĉielo kaj la Infero (de Allan Kardec, tradukita de Benedicto Silva kaj A. K. Alfonso COSTA, eld. de BSF, 1981
Pri Oomoto (portugaligitaj el Esperanto)
- A Vida de Nao e Onisaburo Deguchi (orig.: La vivo de Nao kaj Onisaburo Deguchi, de ITOO Eizo, eld. Verso, 1987)
- Onde o Pensamento - aí o Mundo (orig.:Kie la penso - tie la mondo, de Deguĉi Hidemaru, eld. Oomoto do Brasil, 1994)
- Criação da Alegria de Viver (orig.: Kreado de la Vivĝojo, de DEGUĈI Hidemaru, eld. Oomoto do Brasil, 1995)
- Revelações Divinas (orig.: Diaj Revelacioj, de Deguĉi Nao, eld. Oomoto do Brasil, 2000)
- Rumos Divinos (orig.: Diaj Vojsignoj, de Deguĉi Onisaburo, eld. Oomoto do Brasil)
Ceteraj libroj
- Miaj etaj brikoj, Brazilo Esperanto-Ligo, 2013, ISBN 978-85-88913-11-0
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads