Benediktanoj

katolika monaĥa ordeno From Wikipedia, the free encyclopedia

Benediktanoj
Remove ads

Benediktanoj estas anoj de romkatolika monaĥa ordeno, kiun fondis Benedikto de Nursia. La monaĥoj de tiu ĉi religia komunumo dediĉis sin ĉefe al erudiciaj laboroj laŭ regularo, kiun starigis Benedikto en 529. Membroj de la monaĥa ordeno ofte portas la mallongigon OSB (ordeno de sankta Benedikto aŭ latine ordo sancti Benedicti) fine de la nomo.

Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Remove ads

Historio

Thumb
Sankta Benedikto de Nursio (ĉ. 480-547), detalo de fresko de Fra Angelico, Florenco (ĉ. 1400-1455).
Thumb
Benediktano en kapuĉmantelo

La ordeno estis fondita de Benedikto de Nursio (ĉ. 480-547), laŭ la regularo nomita laŭ li Benediktana regulo (Regula Benedicti) el la jaro 529 en la monaĥejo Monte Cassino. Tiu regularo baziĝas je la Regula magistri de nekonata aŭtoro. Ĉefaj postuloj de la regularo al la monaĥoj estas obeado, silentado, konstanteco kaj humileco. La plej granda parto de la tago estas dediĉita al kuna kaj individua preĝado aŭ pasigo en silento, kun meditado aŭ spirita legado. Aldone ekzistas metia laboro por la komunumo, manĝado kaj dormo. La tagnokto de la monaĥoj estas erigita laŭ la Opus Dei, la kuna diservo, kaj la ok oficoj (Vigil, Laudes, Prim, Terz, Sext, Non, Vesper kaj Komplet).

Komence de la mezepoko la ordeno disvastiĝis tra la tuta okcidenta Eŭropo. Ĝi influis ne nur la kristanigon, sed ankaŭ la kulturon de Eŭropo, ekzemple rilate al agrikulturo de fruktoj kaj vitoj, lernejoj kaj libroj. Ĉefe danke al benediktanoj estis konservita la kultura heredaĵo de la antikvo en okcidenta Eŭropo. Multaj universitatoj estis komence monaĥejaj lernejoj.

Idiĝis el la beniktana ordeno multaj aliaj ordenoj, kiel ekzemple la cistercianoj. La influo de la ordeno kiel spirita reformmovado estis ĉe sia pinto en la periodo de la reformoj de Cluny.

Dum longa tempo la benediktanoj estis la plej grava ordeno, kaj perdis tiun staton nur parte en la 13-a jarcento, kiam estiĝis almozulordenoj.

Remove ads

Ekzemploj de monaĥejoj

Kelkaj benediktanoj

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads