Beni Suefo

urbo de Egiptio From Wikipedia, the free encyclopedia

Beni Suefo
Remove ads

Beni Suefo, laŭ egipta arabe بني سويف, kopte Ⲡⲁⲛⲓⲥⲱϥ [panisuf] estas urbego en Egiptio en Provinco Beni Suef, kie ĝi estas ties ĉefurbo. Ĝi estas ankaŭ sidejo de eparĥio.

Thumb
Muzeo de Beni Suefo
Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Remove ads

Demografio

En Beni Suefo loĝis 273151 en 2021.

Geografio

Beni Suefo troviĝas sur ebenaĵo, samtempe dezerto 33 metrojn super la marnivelo laŭ la maldekstra bordo de Nilo. Kontraŭe troviĝas Nova Beni Suefo. Fajumo troviĝas 36, Helŭano 89, Gizo 105, ĉefurbo Kairo 108, Ismailio 203, kilometrojn (aere) .

Historio

De la frua faraona epoko ĝis la romia periodo proksime situis Herakleopolis, kiu estis ĉefurbo de Malsupra kaj Meza Egiptio dum la 9-a kaj 10-a dinastioj. Dum la mezepoko ĝi estis fama pro sia tolproduktado, kiu daŭras eĉ nuntempe kiel tapiŝofarado kaj kotona industrio. Beni Suef iĝis provinca ĉefurbo en la 19-a jarcento. Trajna akcidento okazia proksime en 1995, 75 pasaĝeroj mortis. Incendio okazis en kultura palaco en 2005, kie mortis 46 homoj.

Ekonomio

Beni Suefo estas grava agrikultura centro, la industrio konsistas el tolaĵ- kaj tapiŝoproduktadoj. Alabastro estas elminita en la proksimaj montetoj.

Edukado

Thumb
Universitato

En Beni Suefo universitato funkcias.

Klimato

Beni Suefo situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 6 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C kaj varias inter 14-29 °C.

Trafiko

Beni Suefo havas trairan fervojan linion kun ĉefvojo, kiuj sekvas la Nilon. Krome estas ĉefvojo al Fajumo kaj flankovojo al la dezerto, eĉ 2 pontoj tra Nilo, kiuj donas pliajn vojaĝeblecojn. Inter ili menciindas ĉefvojo al Ruĝa Maro.

Thumb
Monumento pri la oktobra milito

Vidindaĵoj

Referencoj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads