Benrath

From Wikipedia, the free encyclopedia

Benrath
Remove ads

Benrath estas unu el la sudaj kvartaloj de la urbo Düsseldorf (Duseldorfo) en okcidenta Germanio. Ĝi situas ĉe la orienta bordo de la Rejno kaj ĉe la rivereto Itter tie enfluanta la Rejnon. Benrath apartenas al urba distrikto 9 de Duseldorfo kaj kovras areon de 6,02 kvadrataj kilometroj kun 16 751 loĝantoj (la 31-an de decembro 2018). Tio respondas al loĝdenso de 2 783 loĝantoj je kvadrata kilometro.

Rapidaj faktoj Administrado, Statuso ...
Thumb
tipa secesia konstruaĵo en Benrath

Inter lingvistoj la loko aparte konatas, ĉar laŭ ĝi nomatas lingva linio kondukanta inter okcidenta kaj orienta Germanio, kiu dividas la nordajn dialektojn pli influatajn de la platgermana de la sudaj dialektoj, kiuj uzas multe pli da diftongoj kaj ĝenerale evoluis malsame. Tio ne nur koncernas la modernan epokon: jam en la Malnovaltgermana lingvo, kiu paroliĝis inter la jaroj 750 kaj 1050, la linio de Benrath estis signifa dividilo.

Aparte de tio, en la kvartalo nuntempe vidindas la historia loĝloka kerno kun multaj secesiaj konstruaĵoj, kaj la vasta kastelo de Benrath el la 18-a jarcento.

Thumb
la kastelo dumtage
Thumb
kaj dumnokte
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads