Bersée
komunumo en Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Bersée - prononco laŭ sistemo IFA bɛʁs'e - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2022 en la komunumo vivis 2 289 loĝantoj sur areo de 10,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 209 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel), kaj al la kantono Templeuve-en-Pévèle.
Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas berséens respektive berséennes.
Najbaraj komunumoj de Bersée estas Cappelle-en-Pévèle en nordoriento, Auchy-lez-Orchies en la oriento, Coutiches en sudoriento, Faumont en la sudo, Mons-en-Pévèle en la okcidento kaj Mérignies en la nordokcidento.
Remove ads
Demografio
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Notoj kaj referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads