Bet-Leĥem
urbo en Palestino From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Bet-Leĥem - en plena Esperanto Bet-Leĥemo[1] aŭ Betleĥemo - estas urbo situa en Cisjordanio ĉirkaŭ 10 km sude de Jerusalemo. La nomo signifas "domo de pano".

Laŭ la stato de 2019 en la urbo vivis 36 000 loĝantoj sur areo de 30 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 200 loĝantoj/km².
Remove ads
Vidindaĵoj
Historio kaj religio
La antikva juda urbeto Bet-Leĥemo estis la loko, kie laŭ du evangeliistoj (Sankta Luko kaj Sankta Mateo) naskiĝis Jesuo.
Laŭ la kristana tradicio, la naskiĝo okazis en groto, kie la bebon varmigis per sia spiro azeno kaj bovo.[mankas fonto] Venis paŝtistoj kaj omaĝis al la infaneto, sentante, ke naskiĝis eksterordinara persono. Venis ankaŭ tri saĝuloj el la oriento por adorkliniĝi antaŭ la novnaskito. La vojon al ili montris la Betleĥema stelo.
Popole la urbo estas nomata Betlehemo kaj same en kelkaj lingvoj estas nomataj scenejetoj, kiujn oni starigas en preĝejoj dum Kristnasko aŭ el vivaj personoj aŭ el figuretoj. En Esperanto ili nomiĝas "kripoj", laŭ la kripo, en kiu kuŝis la bebo. Ekzistas ankaŭ hejmaj kripoj el ligno aŭ papero.
Remove ads
Bildaro
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads