Biaso

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

BiasoBianto (helene Βίας, latine Bias) estis en la helena mitologio filo de Amitaono el Jolko kaj lia edzino Idomena. Li estis nepo de Kreteo, fondinto de Jolko. En mitoj li estas konata prefere kiel frato de la fama divenisto kaj kuracisto Melampo, kiu al li helpis akiri kaj la unuan edzinon Peran kaj la duan edzinon Lizipan, filinon de la tirinta reĝo Proito, inkluzive de triono de proita reĝolando. Pri tio estas priskribite pli multe en la rakontoj pri lia frato Melampo.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Biaso (apartigilo)
Rapidaj faktoj rolulo de helena mitologio, Informoj ...

Biaso tiel fariĝis kunfondinto de la sinjorejo de tesaliaj amitaonidoj en Argolando. El tiu ĉi familiaro devenis vico da famaj militistoj, kiuj precipe ĉeestis militon "Sep kontraŭ Tebo".

Aliaj portantoj de la nomo "Biaso" estis tri pliaj gravaj batalantoj en la Troja milito, sed tiuj ne estas el tiu ĉi familiaro.

Remove ads

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Biás ĉeĥe.

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads