Bibern SH
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Bibern estis ĝis la 31-a de decembro 2008 komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 244 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ekde la 1-a de januaro 2009 Bibern estas parto de la komunumo Thayngen.
Remove ads
Geografio
Bibern situas ĉe la bordo de la rivereto Biber norde de Thayngen ĉe la limo de Svislando kun Germanio.
Najbaraj komunumoj kaj lokoj
Bibern limas en nordo al la komunumo Hofen, en oriento al Hilzingen kaj Tengen (ambaŭ en Baden-Virtembergo en Germanio), en sudo al Thayngen, en sudokcidento al Lohn kaj en okcidento al Opfertshofen.
Trafiko
Bibern per lokaj aŭtobusoj de Verkehrsbetriebe Schaffhausen estas ligita kun Thayngen kaj Ŝafhaŭzo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Bibern datiĝas el la jaro 1050 kiel Biberaha.
Komunuma kunfandiĝo
Per la publika baloto de dimanĉo la 17-an de aŭgusto 2008 la kvin aŭtonomaj komunumoj Thayngen, Altdorf, Bibern, Hofen kaj Opfertshofen akceptis la kunfandiĝon de iliaj komunumoj kun efiko je la 1-a de januaro 2009. La nova komunumo Thayngen havas proksimume 5000 loĝantojn. Kiel konsekvenco Bibern ekde la 1-a de januaro 2009 ĉesis ekzisti kiel aŭtonoma politika komunumo.
Remove ads
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Bibern
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads