Bicikloŝtelistoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Bicikloŝtelistoj
Remove ads

Ladri di biciclette (Bicikloŝtelistoj), (publikigita laŭ la nomo The Bicycle Thief en Usono),[1] kio kondukis same erare en multaj landoj al titolo kiel Bicikloŝtelisto, estas filmo de 1948 reĝisorita de Vittorio De Sica. La filmo sekvas la historion de malriĉa patro kiu serĉas en la Romo de post la Dua Mondmilito sian ŝtelitan biciklon, sen kiu li perdus la ĵus trovitan laboron kiu estus la savo de sia juna familio. En tiu serĉado iras kun li lia knaba filo, kiu estas ĉefa celo de la kompato de la publiko.

Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...
Thumb
sceno de la filmo

Adaptita por la kino fare de Cesare Zavattini el romano de Luigi Bartolini, la ĉefaj aktoroj estas Lamberto Maggiorani kiel la senespera patro kaj Enzo Staiola kiel kompatinda knabo. Bicikloŝtelistoj estis unu el la majstroverkoj de itala novrealismo. La filmo ricevis Honoran Oskar-premion en 1950 kaj, ĝuste kvar jarojn post ties publikigo, ĝi estis konsiderita la plej granda filmo el ĉiuj tempoj fare de la gazeto Sight & Sound pere de enketsondado inter filmofaristoj kaj kritikistoj;[2] dekkvin jarojn poste la sama enketsondado rangis ĝin inter la plej grandaj filmoj el ĉiuj tempoj.[3] Ĝi estas ankaŭ unu el la dek pintoj inter la 50 filmoj kiujn oni devus vidi je aĝo de 14 fare de la Brita Kininstituto.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads