Bilbejs

From Wikipedia, the free encyclopedia

Bilbejs
Remove ads

Bilbejs, laŭ egipta arabe بلبيس, kopte Ⲫⲉⲗⲃⲉⲥ / Ⲫⲉⲗⲃⲏⲥ estas urbego en Provinco Ŝarkija en Malsupra Egiptio, en Nildelto, Egiptio. Laŭ kopta tradicio Bilbejs estis unu el la haltejoj de la Sankta Familio dum Fuĝo al Egiptio.

Thumb
Ponto en Bilbejs
Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Remove ads
Remove ads

Demografio

En Bilbejs loĝis 185237 homoj en 2021 laŭ la germanlingva urbolisto.

Geografio

Bilbejs troviĝas laŭ kanalo 12 metrojn super la marnivelo (laŭ la Germanlingva Vikipedio. Provinca sidejo Zagazigo troviĝas 19, Abu Kebir 35, Benho 36, ĉefurbo Kairo 50 kilometrojn (aere) .

Historio

La loko longe estis la sidejo de multaj regantoj de antikva Egiptio. Bilbejs estis grava dum la romianoj, ja ĝi estis episkopejo. La araboj konkeris ĝin en 640. Baldaŭ oni konstruis fortikaĵon, kiu estis sieĝita en 1164 kaj post 4 jaroj. En 1798 la fortikaĵo estis rekonstruita laŭ la ordono de Napoleono. En la postaj tempoj la loko estis provinca sidejo ĝis 1833.

Ekonomio

En Bilbejs funkcias signifa agrikultura firmao kaj la Egipta Aera Akademio kun plena milita flughaveno.

Thumb
Kirko

Klimato

Bilbejs situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas 25 mm, inter junio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C kaj varias inter 14-28 °C.

Trafiko

Bilbejs havas trairan fervojan linion kaj plurajn trairajn ĉefvojojn, ankaŭ flankovojojn. Tra la kanalo ponto helpas la trafikon.

Vidindaĵoj

Referencoj

Loading content...

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads