Bimo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Bimo
Remove ads

BimoBhima estas rolulo de la Mahabarato (religia eposa teksto de la 3-a jarcento a.n.e.). Li estis la dua el la kvin fratoj Pandavoj (‘filoj de [la reĝo] Panduo’ kaj la reĝino Kuntio). Li distingiĝis el siaj fratoj pro sia enorma alto kaj forto. Tiu legenda fortego estas troigita laŭlonge de la tuta verko. Ekzemple oni diras, ke li havis la forton de mil elefantoj.

Thumb
La kvin fratoj Judiŝtiro, Bimo, Arĝuno, Nakulo kaj Sahadevo; dekstre, la komuna edzino, Draŭpadio. Foto de altreliefo en templo en Deogarh.
Rapidaj faktoj legenda figuro, Verko ...

La nomoj de la kvin fratoj estas Judiŝtiro, Bimo, Arĝuno, Nakulo kaj Sahadevo. Ĉiuj kvin fratoj estis edziĝintaj al la sama virino, nome Draŭpadio. Kune, la fratoj luktis kaj venkis en granda milito kontraŭ siaj kuzoj la Kaŭravoj, kio iĝis konata kiel Milito de Kurukŝetro.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads