Biologia disiĝo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Biologia disiĝo
Remove ads

Biologia disiĝo aludas al movoj de specioj for el ekzistinta populacio aŭ el la patra organismo. Kvankam simple moviĝanta el unu habitata areeto al alia, la disiĝo de individuo havas konsekvencojn ne nur por individua taŭgeco, sed ankaŭ por la populacia dinamiko, la populacia genetiko, kaj la specia distribuado.[1][2][3] Kompreno de la disiĝo kaj de la konsekvencoj kaj por evoluaj strategoj ĉe specinivelo, kaj por procezoj ĉe ekosistema nivelo, postulas komprenon pri la tipo de disiĝo, la disiĝa teritorio de preciza specio, kaj pri la disiĝaj mekanismoj uzitaj.

Thumb
Proventa disiĝo de semoj de taraksako.

Biologia disiĝo povas esti kontrastata kun geodisiĝo, kio estas mikso de antaŭe izolaj populacioj (aŭ tute biotoj) sekve de la erozio de geografiaj baraĵoj por disiĝo aŭ genfluo (Lieberman, 2005;[4][5] Albert kaj Reis, 2011[6]).

Remove ads

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads