Provinco Biskajo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Provinco Biskajo
Remove ads

BiskajoBizkajo, (eŭske Bizkaia, hispane Vizcaya), estas historia teritorio kaj provinco en la hispana parto de Eŭskio.

Thumb
Rapidaj faktoj Administra divido de Hispanio, eŭska historia teritorio [+], Lando ...

Laŭ la stato de 2024 en la regiono vivis 1 160 133 loĝantoj sur areo de 2 217 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 523 loĝantoj/km². Ĝi estas la plej malgranda provinco en Hispanio, kaj unu el la plej dense loĝataj. Ĝi situas en la marbordo de la Atlantika Oceano, inter Gipusko kaj Kantabrio. La ĉefurbo estas Bilbao. Aliaj gravaj urboj estas Gerniko, Barakaldo, Sestao, Portugalete kaj Durango.

La regiono estas ĉefe industria, kvankam nun klopodas favori turismon, ĉefe al Bilbao.

Ĝi donas sian nomon al Biskaja Golfo. Dum multaj jaroj la eŭskoj estis nomataj biskajanoj.

Remove ads

Interesaj vidindaĵoj

Vidu ankaŭ

Thumb

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads