Blankventra nigropego

From Wikipedia, the free encyclopedia

Blankventra nigropego
Remove ads

La Blankventra nigropego, Dryocopus javensis, estas tre granda birdo de la familio de pegedoj, kiu logas en sudorienta kaj orienta Azio.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Ĝi estas ĉefe nigraj kun ruĝa krono kiu estas kresteca en la kapoverto, kiel la cetero de la membroj de sia genro, nome Dryocopus; ankaŭ aliaj membroj de la grupo havas blankajn subajn partojn. Tiu ĉi specio havas nigran bruston kaj blankan ventron tre klare limigitajn kaj kontrastajn. Krome la masklo montras ruĝan bridostrion el la beko suben. La okulo estas hela kaj kontrasta sur nigro.

Thumb
Ilustraĵo de Tristram woodpecker (D. j. richardsi)

Ĝi troviĝas en ĉiamverdaj arbaroj. Ili estas 15 subspecioj en la arbaroj de Okcidentaj Ghatoj en Barato al Ĉinio, Malajzio, Filipinoj kaj Koreio. La tre rara Korea subspecio estas nomata Tristrama pego. Ili estas la plej grandaj el la aziaj pegoj (inter 42 kaj 48 cm) kaj ili nestuma en grandaj mortintaj arboj, ofte trans riveroj.

Ili manĝas insektojn.

La voĉo de tiu specio estas laŭta 'Kjaaŭ' kaj kiel ĉe aliaj pegoj, tiuj tamburas (bekofrapado) sur ligno, kio estas aŭskultebla pli laŭte ol tiu de aliaj pli malgrandaj specioj.

Remove ads

Subspecioj

Oni konas la jenajn subspeciojn:

  • Dryocopus javensis cebuensis, Kennedy, 1987
  • Dryocopus javensis confusus (Stresemann, 1913)
  • Dryocopus javensis esthloterus, Parkes, 1971
  • Dryocopus javensis feddeni (Blyth, 1863)
  • Dryocopus javensis forresti, Rothschild, 1922
  • Dryocopus javensis hargitti (Sharpe, 1884)
  • Dryocopus javensis hodgsonii (Jerdon, 1840)
  • Dryocopus javensis javensis (Horsfield, 1821)
  • Dryocopus javensis mindorensis (Steere, 1890)
  • Dryocopus javensis multilunatus (McGregor, 1907)
  • Dryocopus javensis parvus (Richmond, 1902)
  • Dryocopus javensis pectoralis (Tweeddale, 1878)
  • Dryocopus javensis philippinensis (Steere, 1890)
  • Dryocopus javensis richardsi, Tristram, 1879 – Tristama pego
  • Dryocopus javensis suluensis (W. Blasius, 1890)
Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads